|
|
|
france |
|
|
|
|
Temo : Multaj informatikaj aplikoj estas bazitaj sur rigidaj navigadstrukturoj: dosiersistemoj, programadaj medioj, hiperteksto, Teksaĵo, ktp. Tia organizo maltaugas la diversecon de uzantoj, la diversecon de iliaj celoj kaj la evoluadon de uzantoj kaj celoj. Pli freŝdataj proponaĵoj difinas strukturojn pli taŭgan por la diverseco de superflugoj, sed ili ankoraŭ estas ofte aŭ tre specialaj (ekz. pri programar-inĝenierado), aŭ iom malformala (ekz. atingomanieroj de dosieroj per enhavo).
Male, ni deziras informstrukturon, kiu
Tiu projekto enhavas teorian flankon kiu produktu formalan modelon de tiuj strukturoj, aplikan flankon kiu eksploru celitajn aplikadojn, kaj realigan flankon por testi kaj validi elektaĵojn per dosiersistemo-prototipo. La unuaj formalismoj studotaj estas unuflanke konceptanalizon por modeli navigadstrukturojn, kaj aliflanke priskribajn logikojn por prezenti objektajn atributojn. La preferitaj aplikadoj estu pri programar-inĝenierado kaj informserviloj por la vasta publiko (ekz. gvidlibroj, adresaroj).
Resumo: La duaj ĉefaj ismoj de informserĉado (IS), kiuj estas navigado kaj demandado, ofte estas diskoneksaj en ekzistantaj sistemoj. Hierarkiaj sistemoj (ekz., dosiersistemoj, Teksaĵo) havas rigidajn navigadstrukturojn, kiuj ne taŭgas por ĉiuj uzantoj kaj uzadoj; tio estas kompensita per serĉiloj (ekz., mendo "trovu", serĉmotoroj). Tiuj iloj, bazitaj sur demando, estas pli malrigidaj sed uzi ilin estas malfacilaj por nelertaj uzantoj, kaj malfaciligas kontroli la nombron de respondoj. Tial, aperas kiel necesa kunligi strete navigadon kaj demandadon en IS.
Por realigi tiun kunligon, ni uzas KonceptAnalizon (KA) kiel teorian bazon. Ekde prezentaĵo de la sistemaj objektoj, ĝi ebligas aŭtomate konstrui navigadstrukturon nomita "konceptlatiso", en kiu konceptoj estas uzataj kiel ambaŭe dosieroj kaj demandoj. Ĉar objektprezentaĵoj estas limigitaj al aroj de atributoj en KA, ni unue ĝeneraligis KA anstataŭante ilin per formuloj de preskaŭ ia ajn logiko. Ni pensas ke tiu genereco gravas por trakti diversajn aplikadojn. Logikaj InformSistemoj (LIS) do estas difinitaj per navigado/demandado kunligeco, uzado de logikeco (en prezentaĵoj, demandoj kaj navigligiloj) kaj logika genereco.
De tiu bazo, ni disvolvigis plurajn funkciojn, kies intenco estas
plifaciligi esprimadon kaj malkovradon de scio. Ia scio pri aplika
domajno estas esprimebla per termdifinaro. Homa-komputila dialogo,
bazita sur konceptanalizo, permesas al uzantoj retrovi objektojn
(navigado) kaj malkovri ŝablonojn inter objektojn (scimalkovro).
Lernanta funkcio helpas uzantojn organizi novajn objektojn. Fine, ni
programadis prototipon, kiu permesas testi tiujn funkciojn pere de
konkretaj aplikadoj (ekz. bibliotekaj referencaroj, retleteroj,
receptoj). Ĝi estas genera ĉar ne dependas de la uzita logiko en ĉiu
aplikado. Por helpi la konstruadon de tiuj logikoj, ni realigis ilaron
de logikaj pecoj, kiujn oni povas libere kunmeti.